Lestgroup petas prokrasti la seminarion
Lestgroup, la organiza partnero de Itala Interlingvistika Centro, petas prokrasti la 2an Interlingvistikan Seminarion, planitan por la 23a de majo 2020, kun la partopreno de du elstaraj lekciantoj: profesoroj Davide Astori kaj Giorgio Silfer.
Kvankam tre bedaŭre, Itala Interlingvistika Centro ne povas eviti la prokraston. Pri la dato kaj loko tamen eblas neniu prognozo: ĉu en 2021 aŭ ankoraŭ en 2020, ĉu en Salo' aŭ aliloke, restas decidote.
Certe la seminario okazos en Italio sub la egido de IIC kaj en fizika alesto (do ne virtuale).
[HeKo 734 5-B, 7 maj 20]