Esperanta Civito

Finredaktita la junia (n-ro 305) "Literatura Foiro"


Akurate kiel ĉiam, la skajpa kunveno de la redakcio de "Literatura Foiro" okazis hodiaŭ vespere (laŭ mezeŭropa horo), sub la gvido de c-ino Perla Martinelli, ĉefredaktoro. Partoprenis ĉiuj fakaj redaktoroj: gec-anoj Marie-France Conde Rey (kino), Carlo Minnaja (recenzoj), Fernando Pita (planlingvistiko), Giorgio Silfer (teatro kaj historio).

La redakcio fermis la numeron 305 de LF (junio 2020), kiu venontsemajne iros al la presejo, post la lastaj grafikaj intervenoj. La ekspedo okazos tuj poste, kaj ĝi inkluzivos la junian numeron de "Heroldo de Esperanto", kiu ekde sia centjariĝo revenis al la tradicia kvarpaĝeco en formato A3.

La redakcio diskutis ankaŭ pri la konduto rilate al la recenzado de bitlibroj. Pri la konkluda orientiĝo sin detenis c-ano Silfer.

C-ino Martinelli anoncis rekunvokon de la redakcio por 15 majo 2020, por konsultiĝo fontinta el la 6a Lingva Kolokvo de KCE. Al la konsultiĝo estos invititaj ankaŭ Andres Bickel kaj Bertil Nilsson.

[HeKo 734 6-B, 2 maj 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0185 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0463 s s 
  Total: 0.0648 s s