Esperanta Civito

Konciza komparo de elektosistemoj en Esperantio


Diversaj subjektoj, diversaj elektosistemoj en Esperantio. La plej originala estis tiu de Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu siatempe unue elektis la urbon, kies kandidata teamo gvidos la Asocion: praktike ĉiam Parizo. Krome supernacia komitato kun delegitoj laŭ la horzonoj, emfaze al la sennacieco. Plus la rolo de la Kongreso, pli grava ol tiu de la Universala aŭ la Junulara. Nuntempe SAT elektas sian plenumkomitaton per referendumo de la tuta membraro, kun individuaj kandidatoj el ajna loko.

UEA kaj TEJO bazas sin sur elektokomisionoj, kiuj principe selektas la kandidatojn al la estraro, kunmetante teamoproponon kiu tre malofte maltrafas la konsenton de la voĉdona instanco, nome la respektiva Komitato.

En la Esperanta Civito ne estas nur unu kandidatlisto sed pluraj, kiujn kunmetas la respektivaj KoKuSoj. Plej gravas la du ĉefkandidatoj (Konsulo kaj Vickonsulo), post kiuj enviciĝas la kandidatoj de la diversaj listoj. Ĉi-lastaj kupliĝas al propraj, konkurencaj politikaj programoj: kio okazas por neniu alia esperantista movado. La Civitan estraron (Kapitulon) poste formas la Konsulo elektita de la popolo, kaj ratifas la Senato, ankaŭ elektita de la popolo. La ekzekutivo startas kun klara programo, kio tute ne ŝajnas la kazo por SAT, UEA, TEJO ktp.

La daŭro de la mandatoj varias: de kvin jaroj ĉe la Civito ĝis nur unu ĉe la Junulara. La komuna problemo nomiĝas "burn out" aŭ ofica elĉerpiĝo: plej akuta ĝi estas en TEJO, kie tre ofte la estraranoj (precipe la ĝenerala sekretario) ne atingas la finon de la tamen tre mallonga mandato. En la kazo de TEJO certe kulpas ankaŭ la juneco, aŭ la junaĝo, kie eblas subitaj ŝanĝoj. Tamen indas demandi sin kiom kulpas la elektosistemo: se la "elektokomisiono" unue trovus kandidato(j)n por la prezida posteno, kaj la prezidonto(j) tuj enirus la elektokomisionon por kunmeti sia(j)n teamopropono(j)n, verŝajne TEJO ne trafus tiel ofte krizon ĉe sia firsto. Sufiĉas pensi ke, ĉi-mandate, la estraro de TEJO jam perdis du ĝeneralajn sekretariojn: unu daŭris tri monatojn, la alia ĵus demisiis post ses...

[HeKo 734 8-A, 11 maj 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0558 s s