Roterdamo forte reduktis la personaron
Dum la lastaj du jaroj la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio pli ol duoniĝis. Kvankam la koncerna retpaĝo ankoraŭ montras ses oficistojn (el iama deko), du el ili delonge maldungiĝis: ges-roj Katarzyna Marciniak kaj Ralph Schmeits. Aliaj restas nur partatempe, tiel ke la stabo ne atingas kvar salajratajn unuojn plene.
La nuna staba situacio kongruas kun la fordonaco de la biblioteko Hodler, la fermo de la libroservo, la luigo de la domo Nieuwe Binnenweg 176 al privatuloj kaj la translokado de la oficejo al malpli kosta lando en Eŭropa Unio: ĉiuj proponoj de la Asocia estraro.
La neokazigo (aŭ virtualigo) de la Universala Kongreso 2020 estas plia grava bato, psikologie organize finance. Espereble ĉi tiu pli kaj pli profunda krizo ne kuntrenos la sorton de aliaj, unuavice de la junulara sekcio.
[HeKo 734 9-A, 13 maj 20]