Literatura Foiro 305 (junio) jam presita
Kun la kutima akurateco la nova numero de "Literatura Foiro" (305, junio 2020) survojas al la fidela abonantaro. Samtempe LF survojas al la lasta rekordo al si mankanta: la kultura revuo en esperanto kun plej multe da eldonitaj numeroj.
Super ĉi tiu numero ŝvebas melankolio pro la nuna konjunkturo en la mondo. Ĝin heroldas la mirinda foto de Nicola Bertelotti, akompane al originalaj versoj de anonimulo, inspiritaj de la mezepoka poeto Guido Cavalcanti. Mezepoko protagonistas en eseo de Trevor Steele, kiu komparas la peston al la hodiaŭa pandemio (ambaŭ originintaj el Ĉinio), dum Carmel Mallia akrostikas pri koron-viruso. Kaj Carlo Minnaja dediĉas profundan rememoron al niaj plej famaj viktimoj de tiu viruso: la paro Sigmond-Franceschi.
Poezie melankoliaj estas ankaŭ Mao Zifu en sia uverturo, Dimitrije Janiĉiĉ en interludo kaj Nicolino Rossi en propra lirikaĵo, dum melankolie prozas Laure Patas d'Illiers, debutanta sur niaj feminaj paĝoj. La pinton atingas Davide Astori per la komparado de tradukoj el la plej fama idilio de Giacomo Leopardi, kies lasta verso taŭgus por la malnova Esperantio: kaj ŝipperei dolĉas en ĉi maro...
Danke al raŭmistoj revenas la espero. Emblema estas frazo de la nova Konsulo, Riichi Karibe, intervjuita de Perla Martinelli: "sepdek: aĝo ankoraŭ en juna tempo". Kaj plena de optimismo estas la alparolo de la eksa Konsulo, Giorgio Silfer, ĉe lasta Forumo en Budapeŝto; kvankam la tasko ŝajnas enorma: "por nova Esperantio, necesas ankaŭ nova esperantistaro".
Eminentaj estas la lingvistikaj paĝoj: la perfekta sintezo de Fernando Pita pri la teorio de Chomsky kaj la kontribuo de Andres Bickel al la ĵusa Lingva Kolokvo de KCE, kun vort-statistikaj esploroj pri PIV.
Optimismo daŭras en la kinorecenzo de Marie-France Conde Rey pri la lasta filmo de Martin Provost, en la belarta eseo de Raita Pyhala pri la finna pentristo Yrjo Saarinen, en la rakonto de Anton Ĉeĥov "Feliĉulo" (tradukis Vladimir Vyĉegĵanin) kaj en du recenzoj de Carlo Minnaja, pri antologio el la rusa poezio respektive la angla ĉefverko "Perlo". Ĉi-lasta reportas nin al la doloro pro la morto de infano, kiun klare aludas la dorskovrilo.
Numero tre varia kaj samtempe iel unueca, ankaŭ danke al la grafika kompetento de la ĉefredaktoro, c-ino Perla Martinelli. La revuon posedas, eldonas, administras Kooperativo de Literatura Foiro, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. Redaktado kaj presado en Eŭropo (precipe en Svislando kaj Bulgario).
[HeKo 735 2-B, 17 maj 20]