Esperanta Civito

Afrika Esperanto-Instituto kunvenis pri Burundio


Afrika Esperanto-Instituto kunvenis hodiaŭ skajpe, kun la partopreno de du afrikanoj (c-anoj Kagina kaj Nshimirimana) kaj du eŭropanoj (gec-anoj Martinelli kaj Silfer); la lastaj tri reprezente de Kultura Centro Esperantista kaj la unua reprezente de Societo Internacia por Paco Universala. AEI konsistas el du membroj: KCE kaj SIPU, kun po tri reprezentantoj. La du aliaj SIPU-anoj (c-anoj Mbazumutima kaj Nimubona) senkulpiĝis pro engaĝoj en rilato al la prezidenta baloto en Burundio, okazanta ĉi-semajne.

AEI konfirmis sian mision en Afriko, diskutante pri la lingvoinstruado en Burundio. Post ĝenerala panoramo oni alvenis al la konkludo ke la preparado de lingvoinstruistoj estas prioritata tasko, plenumebla kaj per seminario surloke kaj per telematika trejnado.

C-anoj Nshimirimana kaj Silfer diskutos pri tio kun la vickonsulo pri klerigado, Marie-France Conde Rey. Tiucela skajpa kunveno okazos 22 majo 2020 je 20h00 (MET kaj Burundia tempo), tuj antaŭ la eksterordinara kunveno de la redakcio de "Literatura Foiro" kunvokita de la ĉefredaktoro por konsultiĝo pri la lingvaj institucioj de Esperantio.

AEI ankaŭ ratifis sian blazonon, ĵus deponitan ĉe la Registra instanco de la Esperanta Civito.

[HeKo 735 4-B, 19 maj 20]

C-ano Dieter Rooke komentarias:

Ĉu vi bonvolus raporti pri la bild- kaj sonkvalitoj, aŭ aliaj teknikaj problemoj. La UK kaj aliaj eventoj nun furoras en la interreto, tamen multaj Esperantistoj ankoraŭ ne regas la teknikon. Ĉu eblas oferti kursojn por komencantoj?
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0399 s s 
  Total: 0.0534 s s