Esperanta Civito

Dua kunveno de la Kapitulo en la nova mandato


La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis hodiaŭ sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. La Konsulo anoncis la intencon kunvoki la venontan parlamentan sesion al Bulgario, dum printempo 2021, kun la konsento de la senataj grupestroj. Li komunikis la daŭrigon de la staĝo de c-ino Manuela Blanco, kiu baldaŭ deĵoros tiucele en Svislando. Li precizigis la strategion de kontaktoj kun gravuloj en orienta Azio.

La projekto "Pioniraj Urboj" startos per tri partoprenantoj dum la venontaj tagoj: ĝi estos aksita sur du urboj kie jam ekzistis esperanto-societo antaŭ 1900. Kurioza koincido: en ambaŭ urboj (ekster Danlando) relative longe loĝis la monde plej fama verkisto de infanliteraturo.

La Kapitulo aŭskultis raporton de c-ino Manuela Blanco pri la Registra instanco, rekomendante al ŝi prepari amendoproponon al Lex Signorum, post konsultiĝo kun la senataj grupoj.

Analizoj pri la situacio en la afrika Esperantio kaj diskuto pri la konsekvencoj de la pandemio ĉe la Civitanaro elĉerpis la tagordon. La Kapitulo ree kunvenos 17 junio 2020.

[HeKo 735 5-C, 20 maj 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0562 s s