Esperanta Civito

IJK en pacifika insuleto: trioble erara elekto


TEJO akceptis la inviton de britaj esperantistoj por Internacia Junulara Kongreso en 2021, koincide kun la anoncita Universala Kongreso en Britio (Norda Irlando). Tamen la britoj subite rezignis "pro manko de laborfortoj", kaj la estraro de TEJO estis devigata rapide serĉi alian sidejon, kun nur iom pli ol jaro da tempo por aranĝi la eventon.

Bonŝance anoncis sin kvar kandidatoj, inter kiuj la estraro elektis Sudan Koreion, kiu proponis kongresi en fora pacifika insuleto nomata Jeju.

Hodiaŭ ankaŭ Korea Esperanto-Junularo rezignis pri IJK en 2021. Formale kulpas la pandemio origininta el Popola Ĉinio, sed fakte la elekto favore al Suda Koreio estis triobla eraro ekde la komenco.

Unue, oni trompiĝis kredante ke KEJ estas sufiĉe forta societo, kapabla organizi kongreson. Ne KEJ trompis, sed la TEJO-estraro trompis sin mem: "en la estraro de KEJ troviĝas nur unu partopreninto de IJK" konfesis ĝia proparolisto, Shin Hyunkyu (Mondero); konsekvence KEJ tute ne estas sperta pri kongresa organizado, male ol aliaj kandidatoj en aliaj landoj.

Due, okazis erara takso pri insulo Jeju, probable tute ne konata ĉe TEJO ĝis antaŭ du-tri monatoj. La sudkoreaj aŭtoritatoj ŝatas subteni ĉi tiun insuleton perditan ie en la oceano: eĉ la Korea PEN subtenas ĝin kiel insulon de literaturo, kun unikaj mitoj, legendoj, popolrakontoj. Sed la strebo pentri Jeju kiel heredanton de Ieodo, aŭ tera paradizo, kolizias kun la realo: en la insulo okazis brutalaj masakroj, kun multaj detruitaj vilaĝoj kaj dekoj da miloj da murditoj fare de la sudkorea armeo; krome, granda mararmea bazo estis konstruita lastatempe, malgraŭ la protestoj de la indiĝenoj; kaj tiuj estas nur du el la historie kaŝitaj faktoj kiuj modifas la bildon de Jeju kiel turisma paradizo.

Trie, la estraro de TEJO elektis la sudkorean proponon komence de marto, kiam la eksplodo de la epidemio en la flava Azio estis jam sub ĉies okuloj: tre bedaŭrinda manko de prudento.

La demando pri la fizika efektivigeblo de IJK estas fundamenta por la ekzisto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kiu bezonas esti pli trafe konsilata por siaj elektoj. Aŭ ĉu iuj kaŝe deziras la definitivan entombigon de IJK?

[HeKo 735 6-A, 21 maj 20]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0169 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0607 s s