Forpasis civitano Hilary Chapman
Fatala malsano (kancero ĉe pulmo) jam de tuta jaro malfortigis c-anon Hilary Bill Chapman (1950-1967-2020), kiu fine forpasis la 21an de majo pro komplikaĵo kaŭzita de la pandemia viruso.
Membro de la Brita Laborista Partio, li distingiĝis kiel publika administranto, specife kiel urbestro de Conwy (Kimrio). Socia aganto, li aktivis ankaŭ por Afriko: la esperantan civitanecon li petis en Kamerunio (2007). Pro sia politika kaj jura spertaro li estis elektita al la Kortumo. Li engaĝis sin en diversaj oficoj, interalie kiel ĉefdelegito de UEA por Britio.
Li subtenis ne nur esperanton, sed ankaŭ la kimran. Pri nia lingvo li disvolvis la intereson kiel historiisto, specife pri la pionira epoko en Britio. La Konsulo kondolencas al lia vidvino kaj al la tuta familio, nome de la tuta civitanaro kaj aparte de tiuj kiuj renkontis lin en kurso de Kultura Centro Esperantista.
[HeKo 735 9-C, 26 maj 20]