Esperanta Civito

Okaze de la Tago de la Esperanta Lingvo 2020


La centtridektria datreveno de la cenzura permeso pri la Unua Libro de Doktoro Esperanto (2 junio 1887) ĉi-foje koincidas kun la ora jubileo de Plena Ilustrita Vortaro, aŭtorita de Gaston Waringhien, fakte ankoraŭ la sola granda vortaro esperanta-esperanta.

Al PIV estis dediĉita la ĵusa Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista, kun tre interesaj prelegoj, legeblaj en la venontaj numeroj de "Literatura Foiro". Sen pretendo sintezi tiun kolokvon, kaj des malpli verdikti pri la daŭra aktualeco de la Gastona PIV, ni konstatas ke la diversaj atakoj kontraŭ la filozofio de tiu verko ne havis grandan sukceson: nek la "analiza skolo" nek la piĉismo nek la bonlingvanoj sapeis la leksikografian modelon de PIV. Iom paradokse, skrapetis ĝian prestiĝon ĝuste la nova eldono, redaktita de Michel Duc Goninaz, sub la influo de Claude Rou x (2002).

Tiu modelo fundamentas sur la konvinko ke nia lingvo estas/estu monda lingvo, kaj konsekvence ĝia vortaro spegulu la mondon en maniero enciklopedieca: fakte PIV estas "ilustrita" kiel Larousse kaj bazita sur riĉa frazeologio. Tamen esperanto estas unuavice la lingvo de la esperantistaro, kies uzoj kaj bezonoj ne ĉiam trovas aplikon en PIV. Aliflanke la premo de diversaj lobioj (eble plej rimarkinda estas tiu de la bonlingvanoj, sed plej lastatempa tiu de la riistoj) povas havi influon en la ĝisdatigo de la leksiko. Kie etnolingvanoj disvolvas ĵargonon aŭ slangon, tie esperantlingvanoj disvolvas premgrupon: la unua estas fenomeno relative "natura", dum la duan oni povus nomi "ŝiboleta"; unuj klopodas ne esti kompreneblaj de la ceteraj, dum aliaj klopodas esti rekoneblaj inter si...

La ora jubileo de PIV restas celebrinda omaĝo al Waringhien, kaj samtempe devas stimuli al medito pri la supraj konstatoj. Se unuflanke abundas la pretendoj de la lobioj, aliflanke malsufiĉas la efiko de la plej grava novaĵo en la panoramo postPIVa: la multiĝintaj denaskuloj ekde la 1970aj. Ili konsistigas la sociologie plej interesan grupon en nia baldaŭa futuro. Ni vidos kiel ili kapablos influi nian leksikografion per sia ĉiutaga lingvouzo.

(Perla Martinelli, dojeno de la Lingva Komitato de Esperantio)
(Riichi Karibe, Konsulo de la Esperanta Civito)

[HeKo 736 2-C, 2 jun 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0585 s s