Esperanta Civito

SAT rezignas pri fizika kongreso en Bjalistoko


Pollando ne portas bonan ŝancon al la Sennacieca. La invito al kongreso en Varsovio dum 1987 estis rapide nuligita en 1985, kiel konsekvenco de la puĉo ene de Pola Esperanto-Asocio. La SAT-kongreso en Bjalistoko, julio 2020, estis ĵus nuligita pro la pandemio.

Verdire SAT uzas la ĝeneralan eŭfemismon de "virtuala evento", sed ne kaŝas la fakton ke nur sesdeko da personoj aliĝis: fiasko post la lasta kvanta sukceso en Katalunio. La malmultecon klarigas precipe la dizerto de la poloj mem: nur ses aliĝis, inkluzive de apenaŭ du bjalistokanoj.

Neniam UEA-kongreso en Rusio, neniam SAT-kongreso en Pollando: ĉu ia malbeno ŝvebas tie, kie naskiĝis nia kara lingvo?

[HeKo 736 5-A, 5 jun 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0568 s s