Esperanta Civito

SAT perdis dekonon de la membraro en 2019


Sennacieca Asocio Tutmonda ne profitis el sia lastjara kongreso en Barcelono, duoble pli partoprenita ol kutime: la membraro malkreskis je pli ol dek procentoj, de 446 en 2018 al 400 en 2019. La kotizaro fidele spegulas tiun konstantan regreson: 19.000 eŭroj en 2017, 16.000 en 2018, malpli ol 14.000 en 2019.

La kvanta malkresko de SAT tamen ne kongruas kun ĝia financa stato: la asocio ŝajnas pli kaj pli riĉa, kun progreso foje eksponenciala rilate la disponeblan monon: 71.000 en 2017, pli ol 144.000 en 2018, preskaŭ 155.000 en 2019. Tamen la membrokotizoj konsistigas pli ol 80% de la rimedoj, kaj la kongresprofitoj apenaŭ influas.

Evidente SAT ricevas donacojn kaj legacojn en rimarkinda kvanto: ilin klarigas la fideleco de la maljunaj membroj kaj la relative bona kvalito de la ĉefaj servoj, nome la periodaĵoj kaj la libroj, unuavice PIV. La establo posedas ankaŭ nemoveblaĵon en Parizo (parte kun SAT-Amikaro), tamen sen alta valoro.

Ankaŭ la sekcio por Franclingvio (la sola rimarkeble aktiva) posedas bonan kapitalon, spite al paralela malkresko de la membraro. La "pariza" larĝigita bilanco povus superi la "roterdaman" en 2021, se daŭrus la nuna tendenco de la struktura deficito en UEA: la Sennacieca pli riĉa ol la Universala, malgraŭ individua proporcio de unu je dek...

Pli sombre aspektas la politika futuro de tiu, kiu iam estis la dua esperanto-movado laŭ grandeco: en la nuna jarcento ĝi maltrafis aŭ eĉ perdis diversajn sociajn faldojn (feminisman, naturamikan, civilservan...), kiuj sin turnis aliloken en Esperantio.

[HeKo 736 9-A, 9 jun 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0597 s s