Esperanta Civito

La senatokonsulto ekzamenas rezoluciproponon


Daŭras la senatokonsulto pri la pandemia konjunkturo kaj ĝiaj efikoj en Esperantio, surbaze de rezolucio proponita de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Jam sin esprimis tri el kvin membroj de la opozicio (Bartek, Mihalkov, Nshimirimana: blankanoj) kaj ok el dek kvar membroj de la majoritato (krom la Konsulo enkonduke, ankaŭ Bellotti, Blanco, Conde Rey, Kirova, Levi, Pita, Silfer: verdanoj). La orientiĝo estas ĝenerale favora.

La diskuto iom enfokusiĝis pri aldona amendo, proponita de sen. Silfer kun la apogo de gekolegoj el ambaŭ grupoj, kiu mencias kritike la agadon de Monda San-Organizo, en alineo denuncanta ke "la nuna pandemio grave kompromitis la efikecon de la sanitara sistemo en multaj landoj, sed pli ĝenerale ilian socian kaj kulturan vivon per trud-izolo, fermo de landlimoj, krizo en la komunuma vivo, altigo de la senlaboreco kaj restrikto de la persona libereco ĝis nivelo nekonata en la demokratioj post la dua mondmilito." Surbaze de la situacio en Brazilo, sen. Pita kontraŭas la amendoproponon.

Inter la favoraj, kvankam ne japana sen. Conde Rey enkondukis en la debaton japanan vorton, nome la zorgon ke Esperantio, kaj specife nia junularo en Eŭropo, "riskas fariĝi hikikomora mikrosocio". Laŭ sen. Silfer fortigas tiun riskon la evoluo en TEJO pri la Internacia Junulara Kongreso 2021, kiu cetere malmergas konfliktemon inter establitaj landaj sekcioj kaj privataj entreprenoj.

[HeKo 737 4-C, 17 jun 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0569 s s