Esperanta Civito

Roterdamo anoncas sian n-vican deficitan jaron


"La buĝeto 2019 antaŭvidis deficiton de preskaŭ 141.000 eŭroj, sed jam eblas diri, ke la fina rezulto estis signife pli bona", anoncas la estrara raporto pri la pasintjara agado de la Universala. La malpli negativan rezulton kaŭzis ŝparoj "ĉe oficistaro, oficeja domo, la revuoj".

Laŭ la sama raporto "la laborfortoj en la Centra Oficejo (laŭ kontraktoj) sumiĝis je 4,38 plentempuloj": iom pli ol kvar plentempaj laborpostenoj. Antaŭ malmultaj jaroj temis ankoraŭ pri deko da plentempuloj.

Bedaŭrinde la magriga dieto por la burokrata aparato ne kaŭzis paŭzon en la struktura deficito de la Asocio, kiu daŭre reekvilibrigas siajn kontojn subtrahante monon el la kapitalo, survoje al eventuala bankroto. Urĝas ŝpari je la kostoj pro la superegoo, nome elspezoj pro diversaj investoj teorie prestiĝigaj sed reale vanaj.

[HeKo 737 5-A, 18 jun 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0616 s s