Esperanta Civito

Giorgio Silfer invitita por prezidi en Hungario


"Konsentite kun la respondeculoj de prezidantaro de la Hungaria Esperanto-Asocio (HEA), ni ŝatus kontaktiĝi kun Vi (...) por ke ni povu kandidatigi Vin kiel prezidanton de HEA. Post kiam Vi akceptos la kandidatigon, ĝi estos proponita al la Asembleo de HEA. Ni petas Vin, bonvolu akcepti: (...) ni ŝatus, ke HEA estu prezidata de digna homo, nome Vi, kiu havas vastajn, internaciajn ligojn, kiel karisma, sperta gvidanto de la Esperanto-movado."

La supran inviton sendis la prezidanto de HEA, c-ino Maria Eszes, kaj la ekonomia vicprezidanto/afergvidanto de HEA, c-ano Johano Nagy, antaŭ semajno al c-ano Giorgio Silfer.

Tiam en vojaĝo, c-ano Silfer ĵus respondis: "Tre multe honoras min via afabla invito. La prezido de hungara asocio ne eblas por nehungara ŝtatano, laŭ mia scio. Ĉiukaze, bonvolu sendi al mi la bilancon kaj spezkalkulon de HEA, por la jaroj 2017, 2018, 2019."

Ne estas la unua fojo ke la verkiston kortuŝas tia propono por estraraneco en finn-ugra landa esperanto-asocio: en 1976 savonianoj kandidatigis lin kiel estraranon de EAF. Ankaŭ tiam nur atesto de granda estimo, ĉar eksterlandano (eĉ rezidanta) ne estis kandidatigebla al la gvido de societo en Finnlando, kiel akurate klarigis al la Asembleo la tagprezidanto, s-ro Harri Laine.

[HeKo 737 7-A, 24 jun 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0559 s s