Esperanta Civito

Naturamikaro sin preparas por internacia kongreso


La delegito de Esperanta Naturamikaro ĉe la Jara Konferenco de Naturamika Internacio, c-ano Giorgio Silfer, renkontis ĉi-semajne la prezidanton de la itala naturamika federacio, s-ro Christian Facchetti, por analizo de la situacio en la naturamika movado, trafita kiel multaj de la pandemia konjukturo, kiu kaŭzis la virtualigon de la konferenco mem, kaj la nuligon de jubileaj aranĝoj.

La internacia kongreso de la naturamikoj restas invitita al Vieno, sed la dato malcertas: ENa subtenas la finon de novembro, kaj esprimas skeptikon pri statutreformo kiu enkondukus validecon por virtualaj kongresoj. La skeptikon nutras precipe la zorgo, ke tiaj renkontoj favorus la uzon de nur unu laborlingvo, kio spitas alian normon en la statuto.

La konsultiĝo koncernis ankaŭ la estontan estraron de NFI, de kiu retiriĝos eksambasadoro Leonardo Baroncelli, interalie geopolitika konsilisto ĉe la Esperanta Civito, precipe por la rilatoj kun Afriko kaj kun la eŭropaj institucioj. Krome estis konsiderata la partopreno de Civila Esperanta Servo en projekto de pac-domo en Srebrenica kaj la kontribuo de societo Dialogo al kongreso pri indiĝenaj popoloj.

(HeKo 737 8-B, 25 jun 20)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0185 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0668 s s 
  Total: 0.0853 s s