Esperanta Civito

Senata rezolucio pri Amazonio

La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en Loklo (Svislando) en ordinara sesio la 23an de aŭgusto 2007,

informite

ke la brazila parlamento estas aprobonta la leĝproponon 4776/05, kiu duonigos la nunan dimension de la amazonia praarbaro; tiu senarbigota areo vastas la kvaroblon de Bulgario (aŭ Portugalio) kaj estus destinita al agrikulturo kaj paŝtado; la tuta ligno estos vendata al grandaj multnaciaj konzernoj; a tereno de la amazonia praarbaro estas senutila sen arboj: la grundo estas acida kaj ofte inundiĝas; nuntempe pli ol 160.000 km2, senarbigitaj tiucele, estas forlasitaj ĉar tiuj terenoj dezertiĝas;

rimarkinte

la senarbigo kaj la lignoekspluato je tioma skalo enmetas enormajn kvantojn da karbono en la atmosferon, grandigante la tervarmiĝon kaj la klimatajn ŝanĝojn;

emfazinte

ke la problemoj supre menciitaj devas koncerni ankaŭ la esperantan popolon en la tuta mondo, speciale tra adekvata informado,

komisias

la Kapitulon kontakti la sekretariejon de sen. Al Gore en Usono por realigi esperanto-version de lia filmo "An inconvenient Truth" (Ĝena vero), cele al ĝia disvastigo en Esperantio.

(unuanime aprobita)

[HeKo 337 8-C, 31 aŭg 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0555 s s