Esperanta Civito

Literatura Foiro 306 perspektive kaj retrospektive


Estas jam survoje al la fidela abonantaro la aŭgusta numero (306) de "Literatura Foiro", ne nur la plej longdaŭra kaj konstanta, sed ankaŭ la plej akurata kultura revuo en esperanto. La esperiga poemo de Giorgio Silfer akompane al vraka sed ne marasma internaĵo arte fotita de Nicola Bertelotti kvazaŭ emblemas la enhavon de la 64-paĝa numero.

Retrospektive poezias Haŝizume Bun (pri la bombo en Hiroŝimo, tradukis Perla Martinelli kaj Riichi Karibe), eseas Pikema Admiranto pri la ĉefverko de Nicolino Rossi, dialogas du skandinavaj JoLoj pri la Manifesto de Raŭmo, esploras Bert Boon pri letero de Zamenhof al perua pioniro, analizas Giorgio Silfer PIVon kiel ne Esperantian vortaron, nekrologas Carlo Minnaja pri Victor Sadler.

Perspektive humuras prozaĵo de Trevor Steele, meditas Davide Astori pri la estonteco de interlingvistiko, precizigas Fernando Pita pri Chomsky kaj nia lingvo, dum Francisko Degoul remalkovras la teologian vejnon de Vinko Oŝlak.

Tri aŭtorinoj kontribuas: Rita Mara Netto de Moraes per literaturkritika eseo pri Julio Baghy, Marie-France Conde Rey per recenzo pri filmo de tunizia reĝisorino, Isabel-Clara Simo' per rakonto pri la rolo de virino en la kataluna provinco. Interludas Mikaelo Bronŝtejn kaj librojn recenzas Carlo Minnaja.

La revuon "Literatura Foiro" posedas, eldonas, administras LF-koop en Svislando. Ĉefredaktoro: Perla Martinelli. Provekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 738 6-B, 7 jul 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0689 s s 
  Total: 0.0846 s s