Esperanta Civito

UEA-deficito en 2019 14% pli ol en 2018


La Universala publikigis sian financan raporton 2019 en la oficiala organo de la Asocio. La spezkalkulo montras deficiton de preskaŭ 114.000 eŭroj, dum en 2018 estis centmilo: sume 14% pli ol antaŭe.

La negativan evoluon klarigas precipe la malkresko ĉe la kotizaro entute (de 154.517 al 146.732), ĉe la libroservo (de 21.339 al 16.024), ĉe UK (de 74.999 al 43.489), ĉe la rentoj (de 37.068 al 17.900).

Efektive Roterdamo antaŭvidis eĉ pli grandan deficiton (41% pli ol antaŭe), kio povus signifi ŝajnan pliboniĝon. Tamen la struktura deficito restas, kaj la kostoj de la personaro malkreskis nur je 3,7%. Ankaŭ la kapitalo (grandparte blokita) malkreskis, je 5,30%.

La deklarita valoro de la nemoveblaĵoj tanĝas 685.000 (nur la domo de KCE valoras milionon) kaj la bank-kontoj regresis je preskaŭ 7%; kompense la valorpaperoj kreskis je 1,6%.

[HeKo 738 9-A, 13 jul 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0416 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0356 s s 
  Total: 0.0772 s s