Esperanta Civito

Financa bonfarto de TEJO apud kronika malsano de UEA


La Komitato de la Junulara aprobis la financan raporton 2019, kiu finfine montras profiton: 6.824 eŭroj kontraŭ minuso de pli ol ok mil en 2018; tio respondas al preskaŭ 5% de la spezaro de TEJO.

Spezkomparo metas TEJOn en proporcion de 1:2 rilate al UEA; sed la kotizaro konsistigas nur 4% de la junulara spezkalkulo, dum por la Universala temas pri la duono. Kaj la individua membraro de la junulara sekcio konsistigas nur iom pli ol 10% de tiu de UEA, kvankam ĝia apartigita spezaro egalus al 50% de tiu de UEA (lastjare).

TEJO vivas preskaŭ tute danke al la subvencioj de Eŭropaj institucioj. Krome mankas al ĝi nemoveblaĵoj, kompare kun UEA. Fine, UEA havas strukturan deficiton de pli ol cent mil eŭroj jare, dum TEJO sukcesas deklari ekvilibrajn spezkalkulojn. Eĉ TEJO kontribuas (per membrokotizoj, lupagoj kaj alio) al ioma redukto de la konstantaj UEA-deficitoj.

Evidente al TEJO konvenas la plena sendependeco, kontraŭ kiu batalis (kaj plu atakas) nordeŭropa skandalisma retgazeto. Estas rimarkinde ke la malforteco de la TEJO-estraroj (aparte kriza estis la ĵus finita mandato, sed foje eĉ tuta estraro kolapsis) ne influas tiel negative la funkciadon de la organizo.

[HeKo 739 3-A, 17 jul 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0592 s s