Esperanta Civito

Atestoj okaze de la smeralda jubileo de Raŭmo


Pli kaj pli multiĝas la artikoloj okaze de la smeralda jubileo de la Manifesto de Raŭmo, precipe en la periodaĵoj "Literatura Foiro kaj "Heroldo de Esperanto".

En la kultura revuo ĉefredaktata de c-ino Perla Martinelli (kies aŭgusta numero jam atingis la eŭropajn abonantojn) legeblas historia atesto: reta dialogo de junio 2000 (okaze de la porcelana jubileo) inter du JoLoj, efektive finna kaj dana lingvistoj kun la samaj literoj komence de siaj nomoj.

"Raŭmo aŭ la fino de la verda trockismo" titoliĝas artikolo de Giorgio Silfer, aperonta en la oktobra LF. La aŭtoro demonstras ke la eksportado de la revolucio en la monda lingva ordo laŭ la principo de fina venko (ofte per ekstera vehiklo: ĉu Ligo de Nacioj, ĉu la proletaro, ĉu alia) kriziĝis en la 1970aj, favore al la evoluigo kaj prosperigo de la homa grupo kiu realigis tiun revolucion por si mem, nome la esperantistaro.

Siavice HdE publikigis interesajn atestojn de Gary Mickle (n-roj 2308 kaj 2309), de Ferdinand Cesarano (2309), de J. A. Vergara (2310). Alia utila atesto, de Christof Loernemark, legeblos en la aŭgusta numero, jam finredaktita.

Ekster la nova Esperantio, artikolojn pri raŭmismo (kaj la Esperanta Civito) en sia blogo kaj aliloke afiŝis Robert Nielsen, kaŭzante jenan komentarion: "la aŭtoro estas aŭ intelekte malhonesta aŭ kompleta kreteno; ni elektu la unuan opcion, pli respekteman pri lia inteligenteco".

[HeKo 739 5-B, 24 jul 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0591 s s