Esperanta Civito

IIC asembleos komence de aŭgusto


Itala Interlingvistika Centro renovigos sian Direktan Komitaton la 6an de aŭgusto 2020, per Asembleo kiu disvolviĝos fizike ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, kun la eblo partopreni ankaŭ skajpe, ekde 21h00. Jam anoncis sian ĉeeston pluraj italaj IIC-anoj, inkluzive de du el la fondintoj.

C-ino Tiziana Rogora estas proponita kiel honora prezidanto, dum por la Komitato kandidatas gec-anoj Lorena Bellotti, Alessio Giordano kaj Giorgio Silfer; krome du gravaj italaj fakuloj pri interlingvistiko estos invititaj kiel sciencaj komitatanoj.

IIC eldonadas serion de "Interlingvistikaj Kajeroj" kaj organizas foje en la jaro interlingvistikan seminarion (en la itala lingvo). La Asembleo decidos pri la dato de la ĉi-jara seminario kaj diskutos ankaŭ pri la stato de la instruado pri interlingvistiko kaj esperantologio en italaj universitatoj (tri institutoj estas koncernataj). Tial estas invitita ankaŭ la eŭropa korespondanto de Studenta Esperanta Ligo, c-ino Manuela Blanco.

[HeKo 739 8-B, 28 jul 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0488 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0381 s s 
  Total: 0.0868 s s