Esperanta Civito

Gravaj akuzoj de komitatano Nielsen kontraŭ BEMI


Fondite en 1980 (la jaro de Raŭmo) laŭ iniciato interalie de Dietrich Weidmann (fanatika finvenkisto), Biciklista Esperanto-Movado Internacia (BEMI) estas la unua faka sekcio akceptita en Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kies komitatano B (kiel bedaŭrinde) nun akuzas ĝin publike pro malkongrueco kun la statuto de TEJO.

Kurioze estas ke la reprezentanto de BEMI en TEJO (Carlos Pesquera Alonso) ĵus elektiĝis al la estraro de TEJO, same kiel la atakanto de BEMI (Robert Nielsen). Ricevinte de ĉi-lasta la konfirmon pri la akuzoj kontraŭ BEMI (kiu estus nedemokrata kaj iel defraŭda, eĉ meritus eksigon el TEJO), Pesquera tuj postulis pardonpeton al sia faka sekcio kaj de la B-komitatano kaj de la estraro, por esti certa ke tio ne estas la opinio de la estraro mem.

Robert Nielsen estis elektita al la TEJO-estraro (lasta en la vico) surbaze de ĉi tiu raportero de la Elekta Komisiono: "Robert estas kandidato pri kiu multaj alparolataj aktivuloj efektive havis dubojn. Evidente videblas lia laboremo kaj engaĝiĝo en la komitato, tamen nemalmultaj timas, ke li povus esti tro disputema en la estraro, detruante tiel kunlaboretoson kaj malfaciligante kunlaboron. Ni, kiel la Elekta Komisiono devas diri, ke nia impreso pri la kandidatiĝo de Robert estas tute pozitiva. Li havas sufiĉe klaran vizion pri tio kion li volus fari specife en la kampo de landa agado. Niaopinie li ankaŭ signife ŝanĝis sian sintenon rilate al partopreno en diskutoj kaj disputoj. Ni kredas, ke elektiĝinte kiel estrar[a]no Robert povas tre pozitive surprizi tiujn, kiuj nuntempe havas dubojn pri li." (Amen kaj tamen!)

[HeKo 739 9-A, 29 jul 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0178 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0696 s s 
  Total: 0.0874 s s