Esperanta Civito

Unesko-libro en esperanto estas publikigita


Danke al la kunlaboro de afablaj kaj helpemaj Unesko-oficistoj kaj danke al esperantistoj el sep landoj, la paralela Esperanto-ĉina versio de la Unesko-libro estas oficiale eldonita de Unesko kun UEA en julio 2020. En tio partoprenis precipe la esperanta tradukisto kaj antaŭa vicredaktoro de Unesko-Kuriero en Esperanto, Andrej Peĉenkin, la iniciatinto kaj ĉefredaktoro Trezoro Huang Yinbao, vicredaktoro Fran?ois Lo Jacomo, la reviziintoj (Rob Moerbeek, Michela Lipari kaj Wang Fang) kaj la ĉinlingva traduka kaj revizia teamo de Trezoro. La eldonaĵo, kun Unesko-ISBN 978-92-3-000112-4 kaj UEA-ISBN 978-92-9-017138-6, aperis en formato 220x210 mm, kun 230 koloraj paĝoj kaj abundaj bildoj en kuproplata papero kaj mola kovrilo.

Menciinde estas, ke Carlo Minnaja, komisiita de Esperanta PEN-Centro, zorge kaj tre atente kontrolis la tekston de la libro pli ol kvarfoje kaj donis bonegajn konsilojn. La eksa ĝenerala direktoro Irina Bokova skribis la Antaŭparolon kaj Duncan Charters, Trezoro Huang Yinbao kaj Fran?ois Lo Jacomo skribis la Enkondukon. UEA kore dankas al ĉiuj menciitaj kontribuintoj de la libro, baldaŭ videbla en la ŝrankoj de Unesko kaj mendebla ĉe Libroservo de UEA.

Tiu ĉi libro estas dediĉita al la sennombraj viroj kaj virinoj, kiuj tion realigis, tra la tuta mondo, asocie aŭ unuope, en Naciaj Komisionoj aŭ Unesko-Kluboj, ĉe la ĉefsidejo aŭ surloke. Unesko estas reto de homoj tra la mondo, ĉiel diversaj kaj unuigitaj de valoroj kaj de sia sindevigo profundigi, laŭ la vortoj de la Unesko-Konstitucio, "la intelektan kaj moralan solidarecon de la homaro". La eldonaĵo prezentas rakontojn pri kiel Unesko plenumis tiun ĉi mision, reflektante la profundecon, amplekson kaj efikon de Unesko-agado, por certigi klerigadon por ĉiuj, konservi kaj krei konsciiĝon pri universala kultura kaj natura heredaĵo, por protekti la parol-liberecon, plibonigi ĉiujn sciencojn por ĉies bono, lukti kontraŭ rasismo kaj por dialogo, toleremo kaj socia inkludo kaj por doni povon al knabinoj kaj virinoj en ĉiu socio.

[HeKo 740 3-A, 1 aŭg 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0576 s s