Esperanta Civito

"Kvarteto" pretas en esperanto


Giorgio Silfer ĵus finis la esperantigon de "Kvarteto", la komedio de Ronald Harwood (prezidinto de PEN Internacia) prezentota okaze de la eŭropa PEN-konferenco en Svislando (6-11 julio 2008), per la reĝisorado de Jordan Slavejkov, kiu interalie jam realigis la premieron de "La familio de Anto Speri" en 2003, originale verkita de Silfer mem.

"La traduko de la verko de Ronnie ne estis facila tasko" komentarias Silfer "sed mi ankaŭ multe amuziĝis, spurante frazeologiajn elementojn kaj referencojn el la esperanto-kulturo kiuj bone adaptiĝas al la originalo, mem anglalingva sed tute lokita en itala kunteksto, ĉar temas pri emeritaj italaj operkantistoj en venecilanda vilao. Estas mirinde, kiel nia esperanto taŭgas por implicoj kaj aludoj efektive en la teksto, kaj eĉ riĉigas ĝin."

"Mi estis ankaŭ bonŝanca: pluraj citaĵoj (ekzemple el Danto) ekzistas jam en bona esperantigo, kaj ĝuste la ario de l' duko, en "Rigoletto", estis gravurita de bonega germana tenoro jam en 1931: eble la unua muzika disko en nia lingvo. Kurioze estas, kiel pluraj seksaj aludoj perfekte kongruas kun la traduko: kiam Cecilia parolas pri la fluto de unu el siaj amorintoj, orkestrano, ŝia malica samaĝulo Giambattista (kiu en la originalo nur rikanas) povas kanteti la komencon de "Ĵus al urb' en ĉi minut' venis instruist' pri flut'...". La komedio estas komika satiro (ja ne ĉiuj satiristoj kapablas esti komikaj, ekzemple kaj Ertl kaj Camacho ne sukcesis), kies subteksto malkaŝas la judan devenon de la aŭtoro. Mi ĝojas ke mi finis la tradukon ĝuste en la Internacia Tago de la Hebrea Kulturo – feliĉa hazardo."

Por la komedio estis kontaktitaj la plej famaj el la ankoraŭ aktivaj bulgaraj geaktoroj, kiuj jam ludis por "La vorta klaso" kaj "Triptiko" de Giorgio Silfer: Darinka Goranova, Nikolaj Uzunov, Ivan Zlatarev, Veneta Zjumbjuleva. Tre utila interalie estos la soprana voĉo de s-ino Goranova, kiun la reĝisoro en du-tri punktoj povas eluzi por operaj fragmentoj dum la interparolo.

[HeKo 338 1-B, 2 sep 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0794 s s 
  Total: 0.0940 s s