Esperanta Civito

La KCE-Komitato kunvenis pri 2021


La Komitato de Kultura Centro Esperantista fizike kunvenis en pleno hodiaŭ en Ĉaŭdefono, sub la tagprezido de c-ino Marie-France Conde Rey, kun la skajpa alesto de unu el la komitataninoj.

Post enkondukaj komunikoj de la prezidanto (c-ino Perla Martinelli) estis ekzamenataj du proponoj de eksteraj rilatoj, kun nacia institucio pri literatura traduko respektive kun reto de kulturaj societoj en la neŭŝatela kantono: ambaŭ proponoj estis unuanime aprobitaj. Male estis prokrastita la pritrakto de propono aliĝi al svisa reto de lingvolernejoj, ĉar ĝi bezonas profundigon.

Ekzamenante la perspektivon por la mandato 2021-23, la Komitato konstatis la anoncon de retiriĝo el la prezida posteno, fare de d-ino Martinelli. Tamen ĉiuj nunaj komitatanoj, inkluzive ŝin, konfirmis la intencon rekandidatiĝi por la plenuma instanco. La Asembleo estos kunvokita en printempo 2021.

Por la programo 2021 estis aprobitaj la produktado de dek du numeroj de "Heroldo de Esperanto" kaj la organizado de kvar aranĝoj. Principe la Komitato ankaŭ aprobis proponon rilate al la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, konfidante al c-ino Bellotti la esploron pri ĝia realigeblo.

Du individuaj kazoj ricevis specifan atenton. En 2015, laŭ propono de Francisko Degoul, la Asembleo decidis kvinjaran malpermeson al certa persono; tial ke la periodo finiĝis kaj la Asembleo ne sin esprimis, la koncernato de persono malhelpa retroiras al persono molesta por KCE. Pri alia ulo, la Komitato decidis ke de persono molesta li transiros al persono malhelpa por KCE, je sia venonta mispaŝo: la prezidanto decidos.

[HeKo 740 5-B, 5 auĝ 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0544 s s 
  Total: 0.0701 s s