Esperanta Civito

Survoje al "svisa skolo" de tradukarto


Hieraŭ ĉesis tre sukcese kvara eksperimenta kurso de tradukarto ĉe Kultura Centro Esperantista, kadre de projekto Nurenbergo de la Esperanta Civito. La pozitiva rezulto karakterizas la hodiaŭan festotagon, la Tagon de la Pakto (interkonsento lanĉita en 1998).

Iom eksterordinare, la ok staĝanoj dediĉis sin al poezia tradukado, specife en muzika akompano. Tio kreis la bezonon de du apartaj segmentoj: unu pri metriko, alia pri historio de la esperanta tradukarto. Venontjare ĉi tiu staĝo revenos tamen al la proza traduko, kaj tiel ĝi daŭros, sub la konordigo de d-ino Perla Martinelli. La delingvoj konsiderataj estos la itala, la franca kaj la germana, nome la tri oficialaj en Svislando: eble tial oni ekparolas pri "svisa skolo".

Efektive tiu svisa skolo komencas ellabori kelkajn gravajn rekomendojn por la (duon)profesiuloj pri literatura tradukado. Ĝi ankaŭ fiksis devigan studon pri la historio de nia tradukarto, en reta preparo al la fizika partopreno en la staĝo.

Dum tuta semajno la Esperanto-Domo (la sola en Svislando) funkciis kiel tre agrabla laika gemonaĥejo, kie ok personoj studis, laboris, gastronomiis kaj kulture ekskursis je alta nivelo, sed kun moderaj prezoj. Krom la staĝo pri proza tradukarto en 2021 estas planata la dua kurso pri tradukado de internaciaj dokumentoj (deklaracioj, ĉartoj kaj simile), sub la gvido de d-ro Giorgio Silfer, iama parlamenta funkciulo pri internaciaj rilatoj.

[HeKo 740 6-C, 10 aŭg 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(21 Requests)
  PHP: 0.0883 s s 
  Total: 0.1014 s s