Esperanta Civito

La asocioj devus kovri la deficitojn de la Asocio


"La fakaj kaj landaj asocioj reprezentataj en la Komitato de la Universala responsas almenaŭ 90-procente pri la deficitoj de Roterdamo, ĉar tioma estas ilia pezo en la Komitato, kaj de ilia voĉdonado dependas la aprobo de la deficitaj buĝetoj kaj spezkalkuloj de UEA" opinias la prokuristo de Fondumo Pro Esperanto, analizinte la juran kaj organizan konsiston de la Universala.

Li insistas: "Nur se la Komitato malaprobus la financan jarraporton, la asocioj liberiĝus de sia engaĝo; sed tio unu solan fojon okazis, kvankam nur en termoj de prokrasto. Certe multaj asocioj estas malriĉaj, sed kelkaj havas rimarkindan kapitalon, eĉ en nemoveblaĵoj".

Kio okazus se la Komitato de UEA malaprobus ĉi-jare la buĝeton 2021 kaj la financan raporton 2020? Ĉu la Estraro devus demisii? "La Estraro devus demisii nur se la malaprobita dokumento reflektus la strategian laborplanon, kiu ŝajne plu validas. Nome, la demisio estus politike motivita, se oni interpretus neon de la Komitato kiel malaprobon pri, ekzemple, la elspezo de centmilo da eŭroj pro la fiaskinta starigo de nova retejo".

Kaj se la Komitato aprobus la financan raporton, inkluzive de la deficito? "Tiam, aŭtomate, la komitatanoj engaĝus siajn asociojn por kovri la deficitojn de la Asocio, almenaŭ 90-procente: la restantan saldon devus kovri la individua membraro. Ankaŭ eblas ke la asocioj eksiĝus de UEA, kaj tiel ili evitus la konsekvencojn de eventuala bankroto".

Kiom la junulara sekcio de la Universala devus pagi, laŭ via prognozo? "Inter UEA kaj TEJO ekzistas specifa interkonsento, kiu reguligas la rilatojn alimaniere ol inter UEA kaj la fakaj aŭ landaj asocioj. Eble TEJO devus kovri 15% de dekono de la deficitoj."

[HeKo 740 7-A, 5 auĝ 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0584 s s