La Kapitulo analizos la nunan konjunkturon
La Kapitulo kunvenos merkredon la 19an de aŭgusto, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. La ekzekutiva instanco de la Esperanta Civito analizos la nunan konjunkturon, post la finiĝanta kongresa (reale senkongresa) sezono.
En la tagordo situos la kreskanta stabo, kun diskuto pri la perspektivoj de trejnado kaj aktivigo de novaj kadroj. Interalie eblas ke la Konsulo anoncos la atribuon de la delego pri socialaj aferoj al nova vickonsulo: provizore ĝin plenumas la vickonsulo pri financoj.
Ĝis nun neniu nova leĝo- aŭ direktivopropono estis liverita, kvankam estas preparataj kompletigaj amendoj al la normoj pri simboloj kaj al Lex Argentaria, pri la Civita banko.
La Konsulo anoncos baldaŭ la komencon de la voĉdonado pri la renovigo de la justica instanco, la Kortumo, por la mandato 2021-22. La elektoj okazos fare de la Forumo, nome la Asembleo de la paktintaj establoj.
[HeKo 740 8-C, 14 auĝ 20]