Esperanta Civito

La pola SAT-kongreso ne eksplodis virtuale


Ankaŭ Sennacieca Asocio Tutmonda estis devigata rezigni pri reala kongreso ĉi-jare, kiam efektive ĝi registris nur kvindekon da aliĝintoj (aparte rimarkinda la dizerto de poloj). Kaj ankaŭ por la SAT-kongreso la virtuala surogato ne estis kvante sukcesa: en 2019 Barcelono vidis la fizikan partoprenon de proksimume 230 personoj, en 2020 Bjalistoko statistikis nur tridekon plian, malgraŭ la TTT-potenco super miliardoj da individuoj.

Indas rimarki ke dum virtuala renkonto ofte la personoj aperas nur en unu-du programeroj, dum en reala ili restas en la kongresejo dum tutaj tagoj, eĉ se ne en ĉiuj aranĝoj. Konkludo: pli bone iomo ol neniomo, sed kvante la virtuala ne superas la realan. Ĉu almenaŭ kvalite? Ne kredinde, ke Bjalistoko povus superi la kvaliton de Barcelono. Eble tial SAT insistas plu kongresi en Bjalistoko fine de 2021. Se en 2012, eblus celebri la arĝentan jubileon de la varsovia malinvito al SAT...

Kolumnisto komentariis pri la ĵusa (virtuala) konvencio de la Demokrata Partio en Usono: "Dum la pandemio la konvencio rezultas iom subtona, nenio fareblas. La organizantoj klopodis kompensi kiel ili povis, donante ritmon al la intervenoj, al la klipoj, al la videoj, sed la rezulto aspektas iom malvarme. Ne kulpas la oratoroj, sed la formato."

[HeKo 741 3-A, 20 aŭg 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0682 s s 
  Total: 0.0829 s s