Esperanta Civito

Pozitiva jaro por Esperanta PEN-Centro


Kvankam la pandemio blokis la aktivecon de PEN Internacia dum 2020, kaj perturbis la akuratecon de niaj literaturaj kafejoj en Budapeŝto (ili restartos la 1an de oktobro), la nuna jaro estis finance pozitiva por Esperanta PEN-Centro, kiu praktike duobligis siajn enspezojn.

Fakte al la kotizaro (sume okcento da svisaj frankoj, parte pagendaj al la londona centralo) jam aldoniĝis sama kvanto da mono, pro ekstraj iniciatoj: la lingva kaj stila kontrolo de du verkoj -- Unesko-eldonaĵo (komisiito: c-ano Carlo Minnaja) kaj la francigo de "Vojaĝo al Kazohinio" de S?ndor Szathm?ri (komisiito: c-ino Marie-France Conde Rey).

Certe tio ne estas granda kapitalo, sed la Esperanta PEN posedas (tra la proprieto de LF-koop) ankaŭ apartamenton en Svislando, kiu garantios plurajn milojn da frankoj jare, post la morto de la koncerna mecenato. Ĉi tiu bona ŝanco eblas danke al la aliĝo al la Pakto por la Esperanta Civito.

Krome multiĝas la tradukoj de la broŝuro "Konciza kultura historio de la esperantlingva komunumo": post la hispana kaj la franca, jen pretas la sveda. Pozitiva estas ankaŭ la rolo de nia Centro en la granda PEN-familio: niaj vidpunktoj estas influaj, precipe en la komitatoj pri Tradukado kaj Lingvaj Rajtoj, kaj de Verkistoj por Paco.

Fine sed ne fone, la Esperanta PEN estas regule petata de la Sveda Akademio kandidatigi verkiston por la literatura Nobelo. Post interna decido kaj referendumo ĉe la abonantaro de "Literatura Foiro" (nia organo, kiu atingas ankaŭ ĉiun aktivan PEN-centron) nia kandidato estas c-ano Giorgio Silfer, la plej valora el niaj vivantaj dramverkistoj.

[HeKo 742 6-B, 25 aŭg 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0368 s s 
  Total: 0.0518 s s