Esperanta Civito

La PEN-packomitato pri "nova teknologio"


La Pac-Komitato estas la sola en PEN Internacia kiu kuraĝis fizike kunveni dum la pandemio: en Bledo (Slovenio) 23-25 septembro 2020, kun la partopreno ankaŭ de la esperanto-literaturo, reprezentata de nia delegito Giorgio Silfer.

La Pac-Komitato okupiĝis pri "nova teknologio", specife la misuzo de sociaj retoj fare de registaroj kontraŭ la interesoj de liberaj kaj honestaj civitanoj. Se unuflanke la unupartiaj ŝtatoj (kiel Popola Ĉinio) uzas la reton por kontroli disidentojn, aliflanke en okcidentaj demokratioj kreskas la risko de misinfluo al la ĝenerala opinio, inkluzive de merkatikaj celoj. La koncerna rezolucio estos legebla en "Literatura Foiro" n-ro 308.

En 2021 PEN Internacia fariĝos centjara: la jubilea kongreso estas kunvokota al Oksfordo, kvankam la situacio en Britio (sanitare kaj politike) dubigas pri fizika alesto.

La verkistaro en Bledo interalie aŭskultis interesan prelegon de Ulf Schmidt, membro de la Kimra PEN, kiu priskribis la pli kaj pli malfacilan konjunkturon en Britio, kun miloj da intelektuloj (studentoj kaj profesoroj) forlasantaj pro malespero la landon de Shakespeare.

[HeKo 744 3-B, 24 sep 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0592 s s