Esperanta Civito

Daŭrebla turismo kaj azilpolitiko prioritatoj por NFI


La 125a datreveno de la fondo de la naturamika movado (kie membras Esperanta Naturamikaro) vidas la Naturamikan Internacion engaĝita sur pli ol unu fronto. Specife aktualaj estas la azilpolitika demando kaj la transformo de turismo.

Okaze de la hodiaŭa Monda Tago de Turismo NFI sendis nefermitan leteron al la UN-agentejo pri turismo, por emfazi ke la pandemia krizo definitive pruvas ke la nuna modelo de turismo taŭgas nek ekonomie nek ekologie. "Jam tempo estaso ke turismo transformiĝu. Ne temas nur pri riparo de la ĝisnuna modelo, bazita sur la kresko kaj la nedaŭreblo. Necesas sistema aliro por analizi, kompreni kaj mastrumi la sekvojn de la nedaŭreblaj turismaj praktikoj por la personoj kaj por nia planedo".

Aliteme, NFI denuncas ke "la manko de klara eŭropa azilpolitiko kondukis al malhoma praktiko de enkarcerigo de rifuĝintoj, en koncentrejoj landlime de Eŭropa Unio. Teorie la rifuĝintoj devus tie atendi respondon al siaj azilpetoj; praktike formiĝis enormaj kaj superloĝataj kampoj, kun neakceptebla sanitara situacio, sen perspektivo por la atendantoj. Tiuj koncentrejoj estas kvazaŭ eksplodonta bombo, pri kiu responsas la politikistoj intence uzantaj ĉi tiun situacion por malhelpi azilpetadon".

[HeKo 744 4-B, 27 sep 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0184 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0884 s s 
  Total: 0.1069 s s