Esperanta Civito

Malfacila jaro por la Budapesta ekzameno


"Mi kredas ke krevas la esperanto-balono. Estas demando kiom da homoj lernos la lingvon, nur pro ĝia beleco, ĉu estas pliaj tiaj kialoj, per kiuj ni povus veki la interesiĝon de la lingvolernantoj" deklaris publike s-ino Palma Csiszar, responsa pri lingvotestado en Origo, la oficiala diplomfabriko en Hungario.

Ne nur la blokado pro la pandemio kaj la malmultiĝo de ekzamenotoj kulpas pro la regreso de esperanto, kiu laŭ la statistiko produktas plej multe da fiaskintoj ĉe Origo-lingvotestado, cetere. "Evidentiĝis, ke ni ne povas fari retan ekzamenon pri Esperanto ĉar ni ne havas retan vortaron ĉe la eldonejo "Akademiai Kiado". Pro tio mi kontaktis la aŭtoron de Reta Vortaro, kaj mi ŝatintus proponi al Origo, la uzadon de tiu vortaro, sed mi eksciis, ke la triono de la tieaj vortoj ne estas tradukitaj al la hungara" malkaŝas s-ino Csiszar.

La zorgo pro la situacio estas pli kaj pli granda. Daŭrigas la responsulino: "Estas ege grava punkto al la Esperanto-ekzamenoj, la nombro de la partoprenantoj. Ĝis nun Esperanto helpis ĉefe al la savo de diplomoj al tiuj, kiuj ne sukcesis lerni aliajn lingvojn, aŭ al tiuj, al kiuj estis urĝa la afero. Ĉar tiu celo ne plu ekzistas, nun ni turnu nin al aliaj sociaj grupoj al kiuj ankoraŭ povus esti utile fari lingvo-ekzamenon pri Esperanto: la mezlernejanoj (al kiuj alportus plusajn poentojn la lingvo-ekzameno okaze de akcepto en alternejoj), la junaj universitataj studentoj (kiuj ankoraŭ ne faras ŝtatekzamenojn ĝis 31 aŭgusto 2020), iu ajn, kiu ankaŭ uzi ŝatus Esperanton (ekz. emeritoj) kaj farus lingvo-ekzamenon. Se estos multnombra aliĝantaro al lingvo-ekzameno, tiam eblos la interesovalorigo, ĝis tiam ne. Pro tio nun ni devus instrui, instrui, instrui".

Ŝiaj cirkuleroj pli kaj pli similas al militbultenoj anoncantaj retretadon el la orienta fronto: "La Lingvo-Ekzamena Centro en la strato Rigo, en la jaro 2021 planas malpliigi la eblojn por ekzameniĝi pri Esperanto, 2-2 estos B1, C1 niveloj kaj 5 B2 niveloj", sed tuj poste "Fine el Esperanto ne estos kvin, sed nur du ebloj por ekzameniĝi".

Singarde pri tiuj kiuj anoncas la eblon trapasi lingvo-ekzamenon nur rete: povas esti blufo aŭ eĉ blago (se oni petas kotizon).

[HeKo 744 5-A, 29 sep 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0572 s s 
  Total: 0.0723 s s