Esperanta Civito

La oktobra HdE (2313) atingas la abonantaron


Aŭtuno 2020 alportas la novan Heroldon (2313) al la abonantaro, akurate kiel kutime. La monata gazeto de Kultura Centro Esperantista plenumas la centan datrevenon de sia fondo (aprilo 1920) per duobliĝo (aŭ reveno al la tradicia kvarpaĝeco) kaj per artikoloj el "Tutmondaj Voĉoj".

El ĉi-lasta ĝi publikigas ĉi-numere "Lingva profesoro aŭ lingva bonzo?", pri la suicido de fervora aktivulo por la udmurta (aŭ votjaka) lingvoj, kaj "Pnina Tamano-Ŝata, la falaŝa perlo en la israela registaro", kun interesa raporto pri haŭtkolora diskriminacio inter hebreoj mem (tamen Miss Israelo antaŭ ne longe estis mirinde bela falaŝino).

Apud la rodia (centjara) jubileo, daŭras la smeralda: pro la kvardekjariĝo de la Manifesto de Raŭmo HdE republikigas forgesitan eseon de Claude Piron; samtempe la opinioj pri raŭmismo filigranas en aliaj kolumnoj, kiel la omaĝo al Zlatko Tiŝljar kaj la frunta artikolo en la unua paĝo: "Nek centralismo nek burokratio: nova organiza kulturo".

Bizara filmeto de Dietrich Weidmann, kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo, vekis tutan debaton pri la stato de la svisa Esperantio. Kompreneble la eventoj en kaj ekster Svislando, lige kun KCE kaj pli ĝenerale kun la establoj aliĝintaj al la Pakto, trovas spacon en la internaj paĝoj.

"Heroldo de Esperanto" estas posedata kaj eldonata de KCE. Varbekzempleron bonvolu mendi rekte per kce ĉe esperantio.net aŭ tra nia redakcio.

[HeKo 745 1-B, 3 okt 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0456 s s 
  Total: 0.0593 s s