Esperanta Civito

ISEB 2020 kulminos per seminario en Salo'


Morgaŭ ekos la 42a Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, kiun la Esperanta Civito celebras laŭ direktivo aprobita de la Forumo (asembleo de la paktintaj establoj). Ĉiujare estas inaŭgurita nova biblioteko aŭ biblioteka fako: ĉi-foje zorgos pri tio Itala Interlingvistika Centro, per la starigo de planlingvistika fako en la urba biblioteko de Salo' (Lombardio), dankeme pro la gastigado de la parlamenta sesio en majo 2019.

La livero de la donaco koincidos kun itallingva interregiona seminario, kun la kontribuoj de c-anoj Alessio Giordano, Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer: unu el la malmultaj fizikaj renkontoj de Esperantio ĉi-aŭtune, kies ĉefa organizanto estas c-ino Lorena Bellotti, vicprezidanto de IIC.

La aranĝo disvolviĝos en la biblioteko de Salo' ekde la 10h00 de sabato 17 oktobro 2020. Ĉeestos la skabeno pri kulturo kaj du membroj de la Kapitulo.

[HeKo 745 3-C, 11 okt 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0386 s s 
  Total: 0.0550 s s