Pli kaj pli intensa la aŭtuna aktiveco de la Kapitulo
Hieraŭ la Kapitulo havis sian ordinaran monatan kunsidon, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Li mem enkondukis konsultiĝon pri la rilatoj kun la Organizo de Nereprezentataj Popoloj (UNPO), kiu havas tute novan gvidantaron: renkonto kun la ĝenerala sekretario de UNPO estas preparata en Bruselo.
Sen. Manuela Blanco raportis pri la progresoj de interurba kultura projekto kaj de la rilatoj kun Civila Servo Internacia: ambaŭ delegoj estas nun plene konfiditaj al ŝi, kiel vickonsulo pri socialaj aferoj.
La Kapitulo ĝojas ankaŭ pro la progresoj de diversaj paktintoj: IIC en Italio (aktiva por la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko), STELO pri la proponata Kultura Esperanto-Festivalo en 2022, KCE pro seminario financata de Konsilio de Eŭropo.
Male, treniĝas tro longe la realigo de la projekto de Esperanto-Domo en Burundio, spite al konkreta projekto kaj disponebla financadi. La Kapitulo ree kunvenos meze de novembro.
[HeKo 745 9-C, 22 okt 20]