Esperanta Civito

Pli kaj pli da problemoj kun la roterdama stabo


La Universala havas pli kaj pli da problemoj rilate sian stabon. Unuflanke, ekde 2021 ĝi ne plu pagos kontribuojn por la pensio de siaj oficistoj. Estas vere ke, okaze de migro de la Centra Oficejo al alia lando, la nederlandaj reguloj ne plu validus; sed certe tiu translokigo ne okazos en 2021, se entute iam antaŭ la bankroto. Tial la nepago de tiuj kontribuoj (ĉ. 7.000 eŭroj jare) pruvas ke la financa situacio de UEA estas pli kaj pli kompromitita.

Aliflanke, la estraro aprobis kunlaboron kun la firmao Kosmo "por ricevi maksimume profesian helpon por sukcesa stipendi-petado, kerna elemento por plibonigi la financan staton de la Asocio". Tio kaŭzis la drastan reagon de komitatano kaj eksdirektoro Osmo Buller: "Francesco Maurelli kiel posedanto de Kosmo ne plu povas esti membro de la financa komisiono nek okupi aliajn formalajn rolojn en UEA, kiuj rekte aŭ nerekte povas havi financajn konsekvencojn".

Efektive la intereskonflikto estus pli evidenta se la edzino de d-ro Maurelli estus ankoraŭ estrarano, sed ŝi ĉesis en la pasinta aŭgusto (ĝuste tial eĉ ne unu virino nun sidas en la asocia estraro, plene maskleca). Tamen lia eksiĝo el tiu komisiono estas rekomendinda, pli por li mem ol por la Asocio.

Dum la hodiaŭa virtuala kunsido de la UEA-Komitato manifestiĝis la timo ke ne okazos UK 2021 en Belfasto, kio signifus mankon de kvarono de la enspezoj, jam en la dua jaro sinsekve; kaj unu plian oficiston (duone) maldungendan: la konstanta kongresa sekretario.

[HeKo 746 1-A, 24 okt 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0593 s s