Esperanta Civito

Demisiis Corsetti, estro de la financa UEA-komisiono


D-ro Renato Corsetti demisiis kiel financa komisionestro de la Universala. Li opinias ke "per la aprobo fare de la komitato de ĉiuj punktoj en la financa raporto, finiĝis la tasko de la financa komisiono rilate al la movoj por reekvilibrigi la financan situacion de UEA. Nun ne plu estas tempo por debati kaj konsili, nun estas tempo por ke la estraro decidu kaj faru la unuajn paŝojn por konkretigi la rekomendojn".

La eksa komisionestro admonas plu: "Tio jam estus devinta okazi en la pasintaj monatoj. Mi petas, ke fine de novembro la estraro ne venu ankoraŭ kun proponoj pri aliaj alternativoj esplorendaj. Se ni antaŭeniros laŭ tio, kion Duncan diris ("En 2021 ne okazos io"), tio ankaŭ signifos, ke en 2022 ne okazos io, ĉar temas pri elektojaro, kaj ĉiuj estos pensantaj nur pri la elektoj, kaj la nova estraro ekfunkcios komence de 2023".

Ĉu la admono ("senkonsidera trudo", laŭ komitatano Rob Moerbeek) de Corsetti malkaŝas la taktikon de la nuna estraro (specife de prezidanto Duncan Charters kaj de direktoro Martin Schaeffer), nome alveni ĝis la sojlo de la procedo, sed plenumigi ĝin fare de la posta estraro? Ja neniu ŝatas la rolon de eŝafodisto...

La eksa komisionestro plu minacas: "Mi foriris de la financa komisiono, sed mi restas en la komitato, por kontroli la agadon de la estraro, kaj mi intencas daŭre puŝi por ke la estraro decidu kaj plenumu la movojn jam aprobitajn de la komitato: a) liberiĝi de la libroservo; b) liberiĝi de la biblioteko; c) aŭtomatigi la administradon por funkcii per volontuloj; d) ludoni la konstruaĵon en Roterdamo por havi monon por uzi por nia centra celo: disvastigi Esperanton."

Laŭ la supra, c) Roterdamo ne plu havos salajratojn, a) la unua forkikoto estas la libroservestro, d) la Universala devos elspezi monon pro (parta) restrukturado de Nieuwe Binnenweg 176, por ke la domo estu luinda laŭ la nederlanda merkato. Rilate al b) estis jam rifuzita la propono de CDELI (urba biblioteko de Ĉaŭdefono) gastigi la historian arkivon: probable ĉio iros al Vieno (aŭ al roterdama rubejo). Ene de la procedo, kia la sorto de la asocioj kuplitaj, eĉ lutitaj al UEA, unuavice TEJO kaj ILEI? kaj ĉu la landaj asocioj restos en tia vrako?

[HeKo 746 4-A, 28 okt 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0741 s s 
  Total: 0.0877 s s