Esperanta Civito

Genro kaj denaskismo en la novembra Heroldo


La novembra numero de "Heroldo de Esperanto" (2314) estas presata. Kvankam la ĉefartikolo en la unua paĝo estas dediĉita al la 75-jariĝo de UN (kun versio alternativa al la roterdamaj panegiroj), la plej ofta temaro tuŝas la lingvon kaj la socion, tiel en rilato kun (ri)generacioj.

La frunta artikolo enkondukas al debato pri la uzo de transgenra pronomo, kun surpriza konflikto inter fundamentismaj samseksemuloj kaj transgenraj neologoj. La pritrakton riĉigas debato el la reto kaj filologia eseo de Manuela Burghelea. Ne mankas perlo: kion faras nederlanda ri-emulo per la esperanta flago? gardante ĝin, "ri" uzas ĝin kiel subtenilon por siaj malpuraj vestaĵoj.

Paralelas al tiu temo la analizo pri denaskismo: la parolon havas raŭmisto, antiraŭmisto kaj denaskulino. La distingo inter denaska, gepatra kaj adopta lingvoj enfokusigas la debaton. Plu pri seksoj en Esperantio: la Kapitulo de la Esperanta Civito atingis seksegalecon, dum neniu virino sidas en la Estraro de la Universala.

Objektivaj informoj pri la stato de la ekzamena sistemo en UEA kaj de UEA entute apudas al interesa nekrologo pri unu el la intelektuloj ignoritaj de Roterdamo: Eŭgeno de Zilah. Nature HdE raportas pri la aktiveco de Kultura Centro Esperantista kaj ĝiaj aliancanoj: abunda kaj pozitiva, malgraŭ la pandemio. En la paĝo rezervita al Tutmondaj Voĉoj elstaras raporto pri la Belorusio de Lukaŝenko.

"Heroldo de Esperanto", nun centjara gazeto, estas posedata, administrata kaj produktata de KCE en Svislando. Eblas ricevadi ĝin ĉiumonate per libera donaco. Informas kce@esperantio.net kaj ankaŭ nia redakcio.

[HeKo 746 5-B, 29 okt 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0586 s s