Esperanta Civito

Nur parta alesto en la PEN-mondkongreso 2020


Kunvokite al Upsalo (Svedio) por ĉi tiu semajno, nuligite pro la pandemia fenomeno, la ordinara PEN-mondkongreso fariĝis eksterordinara: ĝi okazas virtuale, sen rezolucioj kaj sen debatoj, nur kun lego kaj aprobo de dokumentoj kaj kun elektoj por la internacia estraro kaj la diversaj komisionoj. Nur unu kongresero okazas efektive, kvankam linee: la kunsido de la Komitato por Verkistoj en prizono.

Tial nia dua delegito, c-ino Chiara Macconi, partoprenas en la laboroj de tiu Komitato, dum la ĉefa reprezentanto de la esperanta literaturo, c-ano Giorgio Silfer, malgraŭ regulaj aliĝo (senpaga) kaj ricevo de alirkodo, dizertos la retejon, ĉar "ĉi tiu surogato ne estas kongreso".

Kvankam la unua nukleo ekestis jam dum la unua mondmilito, PEN Internacia celebros en 2021 sian centjariĝon. Pri tio oni povos legi en "Literatura Foiro", organo de Esperanta PEN-Centro.

[HeKo 746 9-B, 2 nov 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0587 s s