Esperanta Civito

La nova "Femina" (11) aperis


Akurate aperis la septembra numero de "Femina", la dekunua laŭvice. Pakite en la elstara grafiko de la kovropaĝoj, realigitaj de rolfo (Rolf Ernst), la internaj 26 paĝoj riĉe ilustritaj en formato A4, ĉefredaktitaj de sen. Perla Martinelli, proponas la sekvan enhavon.

Redakcie: Feminismo sur pinto de skribilo
Perla Martinelli: Ĉu baldaŭ virino estiĝos Dalai Lama?
Elena Poniatowska / Perla Martinelli: Viva kaj verka ligo kun la meksika popolo
Marie-France Conde Rey: Justine Mintsa: ĉiu kulturo estas duflanka
Chiara Macconi: Aspazia, la ruĝa kometo el Latvio
Leen Deij: La Pura, Lumo de la Okulo
Nobel-laŭreato Emily Greene Balch: Flegi paciencon, pretecon kaj grandanimajn idealojn
Blanca Vilela Fernandez: Komence gravis la Vorto, nune gravas la vortoj
Leen Deij: Islama modo -- lingva nodo!
Malgorzata Handzlik / Giorgio Silfer: Politikistino: profesio aŭ alvokiĝo?
Klara: Masklismo en Esperantio - 2
Marcelle Deschamps: Bela kaj aventura kiel nordo fora

Kiel estas rimarkeble jam de la editorialo, la numeron nutras kontribuoj de PEN-verkistinoj, renkontitaj de la reprezentantinoj de la esperanto-literaturo okaze de la ĉi-somera verkistara mondkongreso en Dakaro (Senegalio). Kvin intervjuoj karakterizas la numeron: ili ĉiuj estis vidalvide faritaj, ne per reto. Aparte interesa estas tiu kun Elena Poniatowska en Meksikurbo.

Viroj (kun la Esperanta civitaneco) ankaŭ kontribuis: la "islamologo" Leen Deij (interalie pri Tahirih, unua feministino en Persio), Bertil Nilsson (kiu tradukis la Nobel-prelegon) kaj Giorgio Silfer, per la rubriko pri karieroj por virinoj. Ĉefa provleganto estas c-ano Jean-Jacques Lavanchy.

Provekzemplero de "Femina" estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio. Jara abono kostas 22 eŭrojn. La revuon posedas Feminisma Esperanta Movado, eldonas kaj administras LF-koop.

[HeKo 338 6-B, 10 sep 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0594 s s