Esperanta Civito

TEJO trovas "volontulojn", pli ol kadrojn


"La plej grava informo [de komisiono Talento] estas ke ni vere bezonas aktivulojn. Krom mi estas nur du homoj aktivaj: unu el ili estas la komisiito, do havas el tio aldonan laboron, kaj la alia estas tre engaĝita en diversaj partoj de TEJO" ĵus ple(n)dis Klara Ertl, estraranino de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Tuj post ŝia publika deklaro, la estrarano pri landa kaj faka agado anoncis sian demision, post apenaŭ dumonata, fantoma estraraneco (krom konflikto kun aliaj TEJO-gvidantoj kaj ĉikano kontraŭ faka asocio, komence). Tamen lia kandidateco estis forte subtenata de la Elekta Komisiono kaj specife apogata de Ertl mem; lia eksiĝo estas konsiderebla kiel pozitiva decido, ĉar ĝi preventas aliajn problemojn.

Dum TEJO trovas relative facile "volontulojn" kaj oficistojn (efektive salajratajn) tra eŭropuniaj instancoj, la engaĝo de valoraj sensalajraj aktivuloj forte lamas. Kial? Certe kontribuas eraraj kandidatigoj, kiel tiu pri la ĵusa eksiĝinto, sed la problemo meritas profundan analizon. Ĉu la strukturo mem, tro kopiita de la Universala, efikas negative al la Junulara? Ĉu okazas vera trejnado de kadroj, aŭ la diversaj trejnaj seminarioj nur pravigas EU-subvenciojn, dum ili pritraktas temojn ne specife utilajn por formi gvidantojn?

[HeKo 747 4-A, 10 nov 20]

Eksa TEJO-ano komentarias:

Kandidato, kiu en julio ankoraŭ ne scias pri sia magistriĝo ekde oktobro aŭ kiun surprizas la postulata laboro de magistriĝo, estas absoluta kreteno, aŭ damaĝonta enfiltrito, kiu retiriĝas post plenumo de damaĝa misio; tian alternativon sugestas la konduto de Robert Nielsen, fanatika antiraŭmisto kaj kunlaboranto de nordeŭropa skandalgazeto, bedaŭrinde ankoraŭ komitatano B de TEJO, de kie li meritus eksigon.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0575 s s