Esperanta Civito

Kiu amas la junularon, tiu atentigu ilin


Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas diskutanta en siaj gvidaj instancoj la strategian kaj financan planojn por la venonta jaro. El la proponitaj dokumentoj venas tre interesaj indikoj, kiuj helpas orientiĝi pri la reala stato de la Junulara kaj ties baldaŭa horizonto -- ne sen surprizoj.

Oni scias ke la administra pezo en la Universala estis tro granda: du trionojn de la spezaro forsuĉis la salajroj, malgraŭ la manko de multlingvismo (do ŝparo je tradukado kaj interpretado). Sed en TEJO la proporcio estas pli malekvilibra ol en UEA (antaŭ la magriga dieto de Fettes-Schaerer): el sumo de meze 140 mil eŭroj jare, ĉirkaŭ 120 mil (averaĝe 85%) foriras pro honorarioj, poŝmono kaj aneksaj kostoj de dungitoj kaj volontuloj. La TEJO-oficistaro konsistas el komunikisto, eksterrilatisto, subvencipetisto, AKSO-oficisto ktp, preskaŭ ĉiuj plentempe kontraktitaj; interalie pro ili oni pagas 850 eŭrojn monate al UEA, por lui triĉambran apartamenton, ĉar ili ne oficas en sia hejmo (male al la buralistoj de la Esperanta Civito), sed en Nieuwe Binnenweg 176 (kiel la burokratoj de la Universala), do ili bezonas loĝi en samstrata domo... Fine sed ne fone: la diskutata Strategia Plano eĉ proponas dungi ĝeneralan direktoron!

Kiel oni atingis tian enorman administran pezon en la financoj de TEJO? Ne pro formanĝo de kotizaro kongresa kaj membrara (tiu estas la sorto de UEA: pagas la verda pantalono, tiel ke UEA povintus nomiĝi "klubo 5000" -- kvin mil bonkoruloj kiuj vivtenadis dekon da potencialaj senokupitoj). Pri la buĝeta misekvilibro de TEJO responsas unuavice la eŭropuniaj instancoj, kiuj subvenciadas junularajn organizojn, dampante la junularan senlaborecon aŭ kamuflante ĝin per subokupiteco. Bone, ke EU elspezas por la junularo en subvencioj anstataŭ militaviadiloj; bonege, ke TEJO komforte musas en tioma fromaĝo; ne la esperantistoj, sed la gaĝoj salajru esperantistojn tra EU (kion opinias pri tio la averaĝa EU-impostato, ni ne demandu).

Evidente la Junulara ne povus ekzisti sen EU-subvencioj: restus nur dudekmilo da eŭroj, el kiuj kvarono pro kotizoj! Sed kion produktas tiu oficistaro? Ne ili redaktas kaj eldonas la bonegan revuon "Kontakto", ne ili organizas la jaran kongreson, ne ili okupiĝas pri Pasporta Servo (kiu eĉ malaperis kaj el la buĝetoj kaj el la strategia plano), ne ili (fakte neniu entute) sukcesas funkciigi la kategorion "Amikoj de Esperanto" (mankantan en UEA), kiu povus ŝveligi la TEJO-anaron ĝis la iam deklarita nombro 25 mil. Nu, certe ili faras ion, kiel filmetojn por komunikado, informadikan sistemon kiu robotigas (kaj ekcenzure kontrolas) la internajn kanalojn, lobiadon ĉe aliaj lobiistoj, konstantigon de subvencisistemo (islameske: EU-zakatado).

Pli efike estas, kiam la subvencia sistemo garantias parton de la kostoj de TEJO-kongreso aŭ TEJO-kadra evento, sed ne mankas riskoj en tiu kazo. Laŭdinde estus, se eblus ŝpari procenton el la subvencioj por investi monon en funkciantaj servoj, logontaj novulojn; sed tio ne rezultas en la finkalkuloj. Ŝajnas ke la TEJO-volontuloj dediĉas (francoj dirus "konsekras") multajn horojn por helpi en la malarmata Centra Oficejo; eble la ŝajno ne trompas, ĉar la Strategia Plano de TEJO inkluzivas la celon "Kontribui al la daŭripoveco de la ĉefsidejo de TEJO, inkluzive la libroservo[n] kaj volontulejo[n]; kunlabora plimodernigo kaj daŭripovigo de la libroservo de UEA." Ĝuste kiam UEA prioritate celas (laŭ Renato Corsetti): a) liberiĝi de la libroservo; b) liberiĝi de la biblioteko. Kaj dum TEJO preparas sin por transpreni la problemojn de UEA, samtempe flosas minoj, kiuj nomiĝas Robertoj kaj Kevinoj... Kiu amas la junularon, tiu atentigu TEJOn pri siaj venontaj demarŝoj.

[HeKo 747 5-B, 12 nov 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0575 s s