Esperanta Civito

KCE reduktas sian atenton pri la SAT-jubileo


Kultura Centro Esperantista planis duoblan atenton al Sennacieca Asocio Tutmonda, okaze de la centjariĝo de ĝia fondo, en somero 2021. Unue per speciala numero de "Heroldo de Esperanto" dediĉita al SAT, due per monografia kurso pri la klasbatala asocio en la Esperantologia Fakultato. La unua (redaktota de c-ano Giorgio Silfer) estas konfirmita, la dua ne (kvankam la kursaron kunordigas prof. Silfer mem). Kial?

"Lastatempe mi studis ĉi-jarcentajn kolektojn de la organo de SAT kaj trovis tie, apud interesaj artikoloj, ankaŭ fortan antisemitismon. Principe la Asocio ne estas rasisma organizo, sed bedaŭrinde ĝi situas en la kreskanta ondo de antisemitismo karakterizanta parton de Esperantio kiu sin difinas maldekstrema, kvankam maldekstro en la nuna jarcento devas esti civilrajta, multe pli ol klasbatala" respondas Giorgio Silfer.

Ĉu en "Sennaciulo" ne aperis protestoj, almenaŭ debato pri la aluditaj artikoloj (de somero 2016)? "Jes, sed tio ne sufiĉas por savi la reputacion de SAT: endis denunci la koncernatojn ĉe la konfliktokomisiono. Se montriĝus hazarde, ke unu el ili havas la esperantan civitanecon, li estus denuncita ĉe la Civita Kortumo, eĉ se aperus ekster la Civito liaj asertoj pri memkulpo de judoj pro la Holokaŭsto".

Kie eblas iom dokumentiĝi pri la "kreskanta ondo de antisemitismo en Esperantio"? Ekzemple en : http://esperanto.org.il/av/Klubo20Nov10.mp4 ekde la minuto 47:58.

[HeKo 747 9-B, 18 nov 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0465 s s 
  Total: 0.0602 s s