Esperanta Civito

"La infana raso" en duobla KD


Antaŭ unu jaro forpasis William Auld. Koincide kun lia datreveno ekde hodiaŭ estas distribuata la eldono de "La infana raso", kiun William Auld mem deklame surbendigis por LF-koop en 1998. La duobla KD, akompanata de libreto, situas en eleganta kartona teketo.

Al la realigo kontribuis meksikaj Esperantianoj, speciale Jorge Manrique, sed ankaŭ diversaj membroj de familio Nájera (kie pluraj havas la Esperantan civitanecon). Responsa pri la tuta projekto estis c-ino Perla Martinelli. Temas probable pri la plej granda honorigo por la memoro pri c-ano William Auld.

Se "La infana raso" en KD estas nun ricevebla, la oficiala prezento al la publiko okazos 13 oktobro 2007 en Berno (Svislando), okaze de speciala kulturtago organizita de s-ro Bruno Graf. Post tiu premiero sekvos tuj pliaj prezentoj, okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, 16-22 oktobro 2007, specife en Milano kaj Budapeŝto.

Fine de sia recenzo pri "La infana raso", en "La Nica Literatura Revuo" n-ro 2/3 p. 116-120, Gaston Waringhien skribis: "La Infana Raso" estas unu el tiuj tre malmultaj originalaĵoj en nia lingvo, kiuj egaliĝas kun la unuarangaj produktoj de la aliaj literaturoj, kaj kiuj venke pruvas, ke Esperanto fariĝis la memstara esprimilo de memstara, supernacia popolo.

Nenio miriga do, se William Auld tuj petis (kaj ricevis) la Esperantan civitanecon. Kaj Waringhien (unua aliĝinto al la Esperanta PEN, post la kunfondintoj Martinelli, Nemere, Silfer) kaj Auld (prezidanto de la Esperanta PEN) estis raŭmistoj.

[HeKo 338 7-B, 11 sep 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0700 s s 
  Total: 0.0850 s s