Esperanta Civito

Unesko-Kuriero transdonita al "Popola Ĉinio"


S-ro Trezoro Huang Yinbao anoncas: La "Unesko-Kuriero" en esperanto daŭre aperos tra la nova eldonanto "El Popola Ĉinio" kun pli ol dek profesiaj esperantaj oficistoj kaj sufiĉaj monoj el la registaro [de Ĉina Popola Respubliko]. Post tri jaraj eldonoj, mi ne plu pagas la eldonan koston ekde 2020.

La ĉina mecenato, iniciatinto-ĉefredaktoro-financanto de la esperantlingva "Unesko-Kuriero" en esperanto, laŭ propono de direktorino de "El Popola Ĉinio" vizitis ilin, 23 aŭgusto 2019. Dum la kunsido li konsentis transdoni la eldonan rajton al EPĈ, kiu rapide subskribis (7 januaro 2020) kuneldonan kontrakton rekte kun Unesko, por daŭrigi la eldonon. La kontrakto ne inkluzivas Universalan Esperanto-Asocion. Trezoro mem neniam laboris ĉe EPĈ.

La revuon ĝis nun prizorgis bonvolemaj tradukantoj, interalie prof. d-ro Carlo Minnaja. Tiu kunlaborado evidente daŭris same, post la kompleta ĉinigo kaj la ekskludo de UEA, ĉar c-ano Minnaja eĉ ne rimarkis la diskretan transdonon. Cetere, ankaŭ la jubilea libro pri Unesko 75-jara en nia lingvo, reale estas dulingva: ĉina-esperanta.

Okaze de UK en Finnlando (1969) urbo Turku konsentis eldoni turisman prospekton en esperanto, laŭ dulingva kombino: la afero longe treniĝis, ĉar la magistrata oficejo proponis ke rusa-esperanta, kaj la lokaj esperantistoj tute ne volis tian apudecon, pro asociacio damaĝa al la bildo de nia lingvo (fine oni elektis norvegan najbaron). Ĉu nun iu (krom Andy Kuenzli) rimarkigos similan riskon por la ĉina-esperanta identigo? O quantum mutatus al illo!

[HeKo 748 2-A, 20 nov 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0112 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0528 s s 
  Total: 0.0640 s s