Esperanta Civito

Kompleta la jarkolekto 2020 de "Heroldo de Esperanto"


Akurate kiel kutime, la numero 2315 de "Heroldo de Esperanto" survojas al la legantaro. Per ĉi tiu decembra numero kompletiĝas la jarkolekto 2020, koincida kun la centjariĝo de HdE: honore al la rodia jubileo, Kultura Centro Esperantista duobligis la paĝokvanton, reportante la gazeton al sia tradicio. Al tio forte helpis la kontribuo de "Tutmondaj Voĉoj", danke al la kunlaboro de c-ano Herman Dekeŭnink: ĉi-numere aperas artikoloj, riĉe ilustritaj, pri la sociaj kutimoj de la kirgiza etno kaj pri Malfalda, la plej ŝatata filino el la krajono de la fama komiksisto Quino.

La unua paĝo dediĉas la fruntan artikolon al plia sukceso de la Esperanta Civito, tra KCE: la agnosko pri nia faka kompetento ĉe la Konsilio de Eŭropo, ĉar KCE estis elektita (sola uzanta esperanton) kun dek ses aliaj klerigaj establoj por revizii la priskribilojn preparatajn por lingvotestado de rifuĝintoj, azilpetantoj kaj enmigrintoj. La koncerna studgrupo, gvidata de c-ino Lorena Bellotti, interalie konfirmis la Civitan kapablon formi teamon el dudeko da ekspertoj pri la temo: ĝi daŭre funkcios.

En la rubriko "Vizaĝlibre" HdE emfazas sian objektivecon en la informado, donante la parolon al TEJO-komitatano B (B kiel bedaŭrinde) kiu atakas la Junularan, de kies estraro li ĵus eksiĝis; apudas sobraj analizoj pri la situacio de la junulara sekcio de la Universala. Dume, en la rubriko "Beletro kaj socio" diversaj kleruloj sin demandas pri la oportuno esperantigi la verkojn de antisemitoj kaj rasistoj: daŭrigote.

La gazeto detale informas pri la aktiveco de la paktintoj, specife de KCE kaj ĝiaj partneroj en Eŭropo kaj Afriko; kaj per la represo de intervjuo al c-ano Giorgio Silfer, farita de "La Ondo de Esperanto" antaŭ dek jaroj, estas emfazita la aktualeco de raŭmismo, en respondoj kiuj prave antaŭvidis la evoluon de la malnova Esperantio.

Varbekzemplero de HdE estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio aŭ rekte ĉe la posedanto kaj eldonanto, kce ĉe esperantio.net

[HeKo 748 6-B, 24 nov 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.3897 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.4342 s s