Esperanta Civito

Gaja abeleto invitas vin al KEF 2022


Gaja abeleto, inspirita de la ĉaŭdefona blazono, invitas al Kultura Esperanto-Festivalo, okazonta en la svisa horloĝarta ĉefurbo 10-15 aŭgusto 2022. La maroton de la 11a KEF elektis hodiaŭ la organiza teamo, laŭ propono de c-ino Perla Martinelli. Ĝi emblemas la aranĝon en la FB-paĝo, ĵus kreita de alia teamano, c-ano Alessio Giordano.

La "abeletoj" de Studenta Esperanta Ligo kunsidas telematike ĉiusemajne, por prepari la aranĝon, kunlabore kun Kultura Centro Esperantista. La planata palimpsesto inkluzivas programerojn ankaŭ por neesperantistoj, interalie tri atelierojn: pri artkomedio, pri pupteatro kaj pri kolektiva pentrado (muraloj).

Teatro ĉeestos per diversaj prezentoj, interalie la verkoj de Giorgio Silfer "Invit' al Njugatesko" (repliko post Budapeŝto 2016) kaj "Mira, Jusefo kaj la gardeloj" (eŭropa premiero). Ankaŭ la muzika kaj kanta repertuaroj estos riĉaj.

[HeKo 749 2-B, 2 dec 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0552 s s