Esperanta Civito

Unua kontesto al prezidanto Dasgupta


La unuan paroladon de la nova prezidanto de UEA, d-ro Probal Daŝgupta, karakterizis la sekva koncepto:

Ni donis unikan formon al nia helpemo ekde 1914. Dum la Unua Mondmilito ni peris mesaĝojn, manĝojn, medikamentojn inter la militantaj landoj. Ĉu nur dum milito aperas tiaj urĝoj? Ne! Ĉiam ekfajras krizaj bezonoj, ĉu pro subita tertremo ie, ĉu pro konstanta nutraĵomanko aliloke. Niaj helpemaj komunik-rimedoj devas ĉiam esti pretaj aŭdi la petojn de akutaj bezonantoj kaj trovi kapablulojn, kiuj tuje kaj taŭge fajrobrigados la fajrojn – precize kiel dum militoj.

Ĉu tia ßeneralega, skolta helpemado – okupiĝanta pri viktimoj de inundoj, de malsategoj, de tertremoj – estas vere prioritata en movado por neŭtrala mondlingvo? Ni jam respondis tiun demandon en 1914. Jes ja.

Ni estas helpema lingvanaro; ni kredas, ke la lingvoj devas per neŭtrala pontado plibonigi sian komunikreton. Kial? Ĝuste ĉar la plej drastaj suferantoj bezonas esti atingataj kaj servataj fulmrapide. Eĉ sur pli banala nivelo, ni ĉiuj ja scias, ke la delegita reto kaj aliaj UEA-strukturoj estas absolutaj antaŭkondiĉoj por nia kolektiva ekzisto, pli gravaj ol la gramatiko.


Lastatempe alvenis el Venezuelo la suba alvoko de prof. José Dolores Gaitan Moreno:

Ĝis nun oni aŭdas nenion pri helpo de esperantistoj al uraganaj viktimoj en kariba marbordo de Nikaragvo. Se vi deziras donaci iom por tiuj suferantaj homoj, ni la esperantistaro en Nikaragvo povas ricevi, alporti kaj atingigi ĝin al viktimoj. Fidu ke ni pensas ke ni povas uzi esperanton por komuniki inter ni por montri nian solidarecon, ĉar estas fakte neebla tra niaj naciaj lingvoj.

Al tiu alvoko negative reagis la germana UEA-komitatano Martin Schäffer per publika deklaro:

Helpi dum katastrofoj estas tasko kiu laŭ mi ne rilatas al UEA kaj al Esperanto se ne estas iu rilato kun Esperanto (Esperantistoj inter la viktimoj). Ni do lasu tiun taskon al la profesie agantaj organizaĵoj. Esperantistoj laŭplaĉe povas donaci al tiaj organizaĵoj. La Esperanto-organizoj mem ne havas la monon por tia agado, ne povas kontroli sufiĉe bone kaj ne havas la taskon helpi je tiaj okazoj.

Temas pri nerekta kontesto kontraŭ la propono de d-ro Dasgupta. La kontesto tuj ricevis la subtenon de aliaj UEA-komitatanoj.

La starpunkto de la Esperanta Civito pri la temo situas en la programo de la Verda Listo, kaj specife en artikolo de sen. Marie-France Conde Rey, ricevebla per simpla mesaĝo al nia redakcio.

[HeKo 338 8-A, 12 sep 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0459 s s 
  Total: 0.0616 s s